Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio faros grandskalan renovigan konstruadon al la stacioj Changcheng kaj Zhongshan en Antarkto

Ĉinio faros grandskalan renovigan konstruadon al siaj stacioj Changcheng kaj Zhongshan en Antarkto. Konstruista taĉmento konsistanta el pli ol 30 homoj veturos al Antarkto kune kun la 24-a antarkta ekspedicio de Ĉinio por plenumi tiun taskon.

La stacio Changcheng situas sur la insulo Reĝo Geroge en la okcidenta Antarkto kaj Zhongshan sur la monteto Larsemann en la orienta Antarkto. Ĉinio konstruos du-etaĝan scienco-esploran domon en la stacio Changcheng kaj pli multe da novaj konstruaĵoj en la stacio Zhongshan. La totala areo de la novaj konstruaĵoj en la du menciitaj stacioj estos 5700 kvadrataj metroj.

Dum la ĉi-foja renoviga konstruado en Antarkto Ĉinio sekvos la gravan principon pri fuelo-ŝparo kaj mediprotekto.