La 8-an de novembro la "Eŭrazia Ekonomia Forumo
de 2007" inaŭguriĝis en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco
en meza Ĉinio. Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de
la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, partoprenis en
la inaŭguro kaj faris paroladon.
Jia Qinglin diris, ke la Eŭrazia Ekonomia Forumo kreis
interŝanĝan kaj kunlaboran platformon por registaroj, entreprenoj
kaj akademiaj rondoj de Eŭrazio, kaj akcelis profundan disvolviĝon
de regiona kunlaboro. Li esperas, ke la forumo plue okazigos interŝanĝon
kaj dialogon por fortigi reciprokan fidon, kaj elektos fuelon, investon
kaj turismon kiel gravitajn kunlaborajn kampojn laŭ la respektivaj
ekonomia supereco kaj karakterizo de ĉiuj landoj de tiu ĉi regiono.
Oni devas akcenti efektivan efikon de kunlaboro, perfektigi funkcion
de la forumo kaj prezenti proponojn por akceli ekonomian kunlaboron.
La forumo fondita en 2005 celas plue antaŭenpuŝi disvolvon
de interrilatoj de membrolandoj kaj observanto-landoj de la Ŝanhaja
Kunlabora Organizo kaj profundigi ekonomian reciprokadon kun aliaj
koncernaj landoj.
|