Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazis en Pekino la internacia simpozio "Paca Disvolviĝo de Ĉinio kaj Harmonia Mondo"

La 8-an de novembro ĉina ŝtata konsilanto Tang Jiaxuan diris en Pekino, ke Ĉinio senŝanceliĝe iros la vojon de paca disvolviĝo, kaj volontas senlace klopodi kune kun la internacia socio por akceli konstruadon de longedaŭre paca, kune prospera harmonia mondo.

Tion diris Tang Jiaxuan en inaŭguro de la internacia simpozio "Paca Disvolviĝo de Ĉinio kaj Harmonia Mondo". Li diris, ke Ĉinio iros la vojon de paca disvolviĝo, tio signifas, ke samtempe kun aktiva partoprenado en la ekonomia tutmondiĝo kaj regiona kunlaboro, Ĉinio realigos ĉiuflankan akordigon kaj daŭrigeblan disvolviĝon ĉefe per sia propra forto, reformado kaj kreado; ke Ĉinio persistos en reformado kaj pordo-malfermo, aktive disvolvos kunlaboron kun ĉiuj landoj kaj realigos reciprok-utilan duopan gajnon aŭ komunan gajnon.

Tang Jiaxuan montris, ke por akceli konstruadon de la harmonia mondo, la internacia socio devas kune antaŭenpuŝi la ekonomian tutmondiĝon en la direkto de ekvilibro, vasta favoro kaj komuna gajno, akceli civilizacion, prosperon kaj progreson de la homaro, kaj konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo.

La simpozio daŭros 2 tagojn kaj ĝin ĉeestas ĉ. 150 personoj inkluzive de eksgvidantoj de alilandoj, specialistoj de famaj esploraj institutoj en- kaj eksterlandaj.