Vespere de la 10-a de novembro inaŭguriĝis la Oka Tutlanda
Sportkunveno de Nacimalplimultoj en Kantono, Guangdong-provinco.
Ĝin ĉeestis ĉina vicĉefministro Hui Liangyu kaj gvidantoj de Guangdong-provinco.
En
la malfermo oni donis grandan artan prezentadon kun la titolo "eterna
harmonio". Ĉi-foje estas historie la plej grandskala sportkunveno
de nacimalplimultoj. Dum la naŭtaga kunveno 6381 sportistoj partoprenos
en 15 konkursoj inkluzive de la tradicia lukto kaj uŝuo, kaj 149
prezentaj branĉoj.
La sportkunveno okazas en ĉiu kvara jaro kaj ĉiuj ĝiaj
konkursaj sportbranĉoj estas tradiciaj ludoj de la nacimalplimultoj
de Ĉinio.
|