La 6-an de februaro, en Pekino, la ĉina registaro kaj
Disvolva Programo de UN kune deklaris, ke ili investos 1.7 milionojn
da usonaj dolaroj en ekspluato de puraj fueloj en Ĉinio por redukti
ellason de forceja gaso.
Teknologiaj servocentroj de pura disvolvo estos establitaj
en 12 provincoj kaj regionoj de Ĉinio. Tiuj centroj faros esploron
pri ventoelektro, hidroelektro kaj aliaj puraj fueloj, enkondukos
internacian kapitalon kaj helpos tiujn lokojn redukti ellason de
forceja gaso.
|