La 11-an de novembro okazis en Pekino transdona ceremonio
de sekretariejo de la Internacia Kontaktiĝa Asocio pri Kaligrafia
Disvolvo. La asocio estis fondita en Singapuro, 1988.
Respondeculo de la Ĉina Federacio de Literaturaj kaj
Artaj Rondoj konigis en la ceremonio, ke kaligrafio originas el
Ĉinio. La transdonita sekretariejo daŭre unuigos kaligrafojn kaj
amantojn de kaligrafio kaj antaŭenpuŝos kunlaboron kaj interŝanĝon
de kaligrafiaj organizoj de diversaj landoj por vastigi kaj disvolvi
tiun arton.
|