Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio sukcese pafis telesensan sateliton n-ro 3

Je la 6-a horo kaj 48 minutoj de la 12-a de novembro Ĉinio sukcese sendis en la spacon telesensan sateliton n-ro 3 per transporta raketo Changzheng-4C en la Satelito-lanĉa Centro de Taiyuan en Shanxi-provinco.

La satelito kaj la raketo ambaŭ estis produktitaj de la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Akademio de Ŝanhajo sub la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Korporacio de Ĉinio. La pli-ol-2700-kilograma satelito estos uzata en scienca eksperimento, enketado pri riĉfontoj, antaŭkalkulo de produktokvanto de agrikulturaj plantoj kaj prevento de katastrofoj.