La 12-a de novembro estas la 141-a datreveno de la
naskiĝo de Sun Yatsen, pioniro de la demokratia revolucio de Ĉinio.
Tiutage la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco okazigis en Pekino ceremonion por memori lin.
La saman tagon en la loĝejo de Sun Yatsen en Ŝanhajo
personoj el diversaj rondoj okazigis ceremonion memore al li. Foto-ekspozicio
titolita "Eterna Memoro" samtempe inaŭguriĝis en Ŝanhajo,
Wuhan, Nankino, Zhongshan kaj Kantono.
|