Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ekveturis la 24-a sciencesplora grupo de Ĉinio al Antarkto

La 12-an de novembro la 24-a sciencesplora grupo de Ĉinio al Antarkto ekveturis de Ŝanhajo por plenumi sciencan esploradon kaj loĝistikan garantion de Ĉinio en 2007-2008. Ili revenos al Ŝanhajo en la venonta aprilo.

Ĉi-foja esplorado estas la unua agado de la ĉina plano en la kvara Internacia Polusa Jaro, kaj la ĉina grupo faros sciencan esploradon pri 37 temoj kaj renovigos 10 programojn pri loĝistika garantio. Dum tiu ĉi esplorado, la grupanoj refoje iros al la plej alta punkto de Antarkto -- la glacikupolo A kun alteco de pli ol 4000 metroj super la marnivelo por esplori la evoluan leĝon de glacikrusto kaj desegni topografion de la glacikrusto en interna tero de Antarkto. Krome, la sciencesplora grupo ankaŭ konstruos la unuan astronomian stacion en tiu regiono kaj elektos lokon por konstrui la 3-an sciencesploran stacion de Ĉinio en Antarkto.