Lastatempe Libio oficiale konfirmis partoprenadon en
la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010. Ĝis nun 48 afrikaj landoj,
kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, certigis partoprenadon
en la ekspozicio. Tio kreis novan rekordon en la 150-jara historio
de la Monda Ekspozicio.
Laŭ konigo de la Kunordiga Buroo de la Ŝanhaja Monda
Ekspozicio, ĉi-foja ekspozicio estos la unua sinteza ekspozicio
okazonta en evoluanta lando. La ĉina registaro speciale donis helpan
monon je 100 milionoj da usonaj dolaroj al evoluantaj landoj. Post
sendado de oficialaj invitiloj subskribitaj de ĉina ĉefministro
Wen Jiabao en marto de 2006, ĉiuj afrikaj landoj respektive certigis
partoprenadon.
La ĉina registaro tre atentas la kvaliton de la ekspozicio
de afrikaj landoj. Ĉina vicĉefministro Wu Yi esprimis antaŭe, ke
la ĉina registaro faros intimajn kunlaborojn kun afrikaj landoj
kaj bone konstruos ekspoziciejon de afrikaj landoj. Nun la organizantoj
de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio establis interfluan sistemon kun
afrikaj landoj kaj iliaj ambasadorejoj en Ĉinio.
|