La 12-an de novembro fondiĝis la Ĉina Kontraŭdopada
Centro en la Pekina Olimpika Centro. Dum la Pekinaj Olimpikoj la
centro faros 4500 dopant-ekzamenojn, je 1000 pli multajn ol en la
Atenaj Olimpikoj.
Dum la Pekinaj Olimpikoj 170 laborantoj laboros super
tio seninterrompe. Post la Olimpikoj ĝi daŭre servos por ordinara
kontraŭdopada kontrolado kaj ekzamenado.
|