Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Protekti fonton de trinkakvo de Ĉinio

La 14-an de novembro Zhou Shengxian, direktoro de la Ŝtata Ĝenerala Mediprotekta Buroo de Ĉinio, diris en la urbo Zhengzhou, ke laŭ la normo de preventado kaj polua regado de riveroj, ĝis la fino de 2008, 100% de ĉinaj ĉefaj trinkakvaj fontoj atingos la postulatan normon.

Zhou konigis, ke la normo inkludas ankaŭ tion, ke ĝis la fino de 2010, pliboniĝos akvokvalito de transprovincaj riveroj, 70% de eluzita akvo en urboj estos traktitaj kaj la ellasa kvanto de COD reduktiĝos je pli 10% kompare kun tiu de 2005.

Zhou diris ankaŭ, ke por realigi ĉi tiujn celojn, ĉiuj lokoj devas serioze regi poluaĵan ellason al riveroj kaj industrian poluon, altigi traktan nivelon de eluzita akvo kaj protekti fonton de trinkakvo.