La Vilaĝa Banko de la Hongkong-Ŝanhaja Banka Kompanio
(HŜBK), la unua eksterlanda kampara financa institucio en Ĉinio,
ekfunkcios decembre en Suizhou, Hubei-provinco. Ankaŭ la Nacia Urba
Banko de Nov-Jorko, la Norma kaj Ĉarta Banko kaj aliaj eksterlandaj
bankoj intencas malfermi merkaton en la kamparo de Ĉinio.
La vilaĝa banko servos al malgrandaj kamparano-komercistoj,
ofertantoj kaj eksportistoj de agrikulturaj produktaĵoj, kaj traktos
deponadon kaj krediton de entreprenoj kaj individuoj, kaj importan
kaj eksportan aferojn.
Specialisto montris, ke la eniro de eksterlandaj bankoj
en kamparan merkaton de Ĉinio pozitive instigos ĉinajn financajn
instituciojn, kaj ili kune akcelos disvolvadon de la kampara financo.
|