Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Publikiĝis formo de medaloj de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en 2008

La 14-an de novembro la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj publikigis formon de medaloj de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en 2008.

Troviĝas ringforma jado sur la fronta flanko de la medaloj. En la mezo de la medaloj estas emblemo de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en 2008, sur la dorsa flanko -- emblemo de la Internacia Komitato de la Handikapulaj Olimpikoj kaj la nomo de la konkurso, kaj ankaŭ la vortoj "Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj 2008" en la angla lingvo kaj la brajlo.

La desegno de la medaloj de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj en 2008 interligiĝas kun tiu de la medaloj de la Pekinaj Olimpikoj. Ĝi kontentigas la postulon pri "Du Olimpikoj, Same Brilaj" kaj prezentas la temon "Unu Mondo, Unu Sonĝo".