La 18-an de novembro invitite de singapura ĉefministro
Lee Hsien Loong, ĉina ĉefministro Wen Jiabao komencis oficialan
viziton al Singapuro, kaj partoprenas en la 11-a Kunveno de la Gvidantoj
de la Asocio de Sudorientaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj la Korea
Respubliko, Kunveno de la Gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaj
Landoj, kaj la 3-a Pinta Kunveno de Orienta Azio. Dum la vizito,
Wen Jiabao partoprenos ankaŭ en la 8-a Kunveno de la Gvidantoj de
Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko.
La
vizito de Wen Jiabao celas pluapaŝe antaŭenpuŝi reciprokutilan kaj
amikan kunlaboron de Ĉinio kaj Singapuro. Wen Jiabao faros prelegon
en la Ŝtata Universitato de Singapuro por ekspliki la konstantan
financan politikon de Ĉinio.
|