Antaŭ la ĉina tradicia novjara festo ---- Printempa
Festo, en la 8-a de februaro, s-ro Zhou Mingwei, konstanta vicprezidanto
de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (mallonge ĈIEG, supera instanco
de EPĈ kaj ĈEL) kaj s-ro Huang Youyi, vicprezidanto kaj ĉefredaktoro
de ĈIEG, venis al la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo
por inspekti laboron kaj esprimi bondezirojn por la festo. Ili esperas,
ke la reta EPĈ kaj ĈEL konigos al esperantistoj pli multajn informojn
pri Ĉinio kaj plifortigos interŝanĝon kun diverslandaj E-organizoj
kaj e-istoj.
|