La 18-an de novembro, ĉina prezidanto Hu Jintao sendis
konsolan telegramon al bangladeŝa prezidento Iajuddin Ahmed pro
tio, ke marbordaj regionoj de la suda parto de Bangladeŝo suferis
atakon de forta tropika ŝtormo, kiu kaŭzis gravan perdon de popolanoj.
En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj de si
mem, Hu Jintao esprimis profundan simpation kaj sinceran konsolon
al la bangladeŝaj registaro kaj plagita popolo.
En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Wen Jiabao sendis
konsolan telegramon al bangladeŝa ĉefministro Fakhruddin Ahmed.
|