La 19-an de novembro en Pekino, Lai Ming, respondeculo
de la Scienca-Teknologia Departemento de la Konstrua Ministerio
de Ĉinio diris, ke Ĉinio alprenas serion da rimedoj por realigi
la celon ŝpari 110 milionojn da tunoj da norma karbo en konstruado,
kadre de la "11-a Kvinjara Plano" en 2006-2010.
Li diris, ke la konstrua ministerio ĉi-jare plifortigis
la inspektadon super fueloŝparado en konstruado de oficdomoj de
ŝtataj organoj kaj grandtipaj publikaj konstruaĵoj kaj daŭre disvastigos
aplikadon de regenerebla fuelo en konstruado.
En Ĉinio ĉiujare la konstrua areo atingas 2 miliardojn
da kvadrataj metroj. La fuela konsumo en konstruado okupas 30% de
la totala konsumado. Ĉinio posedas grandegan latentan forton en
fueloŝparado en konstruado.
|