Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio fariĝis la kvina granda eksporta lando de agrikulturaĵoj

En la lastaj jaroj pli kaj pli multaj ĉinaj agrikulturaĵoj aperas sur la manĝotablo de diverslandaj popoloj. Laŭ statistiko Ĉinio jam estas la kvina granda eksporta lando de agrikulturaĵoj en la mondo kaj okupas la kvaran lokon per la totala negoca sumo de agrikulturaĵoj.

En la kvina internacia foiro de agrikulturaĵoj, kiu okazas en Ji'nan, orienta Ĉinio, komercistoj el Usono, Britio kaj aliaj sume 36 landoj kaj regionoj subskribis kontraktojn je la sumo de 4.4 miliardoj da juanoj.

En seminario pri manĝaĵa sekureco kadre de la foiro, eksteraj komercistoj jesis al la kvalito de la ĉinaj agrikulturaĵoj.

Laŭ protokolo de proponitaj kunlaboroj subskribitaj de la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio kaj la Grena kaj Agrikultura Organizo de UN, dum la venontaj kvin jaroj ekde 2006 Ĉinio sendos 3000 agronomojn kaj teknikistojn al evoluantaj landoj.