La 20-an de novembro okazis la 8-a Kunveno de la Gvidantoj de Ĉinio,
Japanio kaj la Korea Respubliko en Singapuro. Ĝin ĉeestis ĉina ĉefministro
Wen Jiabao, prezidento de la Korea Respubliko Roh Moo-hyun kaj japana
ĉefministro Yasuo Fukuda.
Roh Moo-hyun prezidis la kunvenon. Li diris, ke la Nordorienta
Azio estas unu el la regionoj kun granda forto, tamen ĉiuj landoj
devas fortigi kunlaboron. Wen Jiabao diris, ke Ĉinio volontas fortigi
interkomunikadon kun Japanio kaj la Korea Respubliko por intensigi
regionan kunlaboron. Fukuda diris, ke Japanio volas kunlabori kun
koncernaj landoj por solvi la problemon en Nordorienta Azio, precipe
la problemon de regiona sekureco.
La gvidantoj de la tri landoj diskutis pri kunlaboro
en medi-protektado, scienco, teknologio, kulturo kaj junula intervizitado
kaj atingis komunan opinion, kaj ekzamenis kaj pasigis la raporton
pri progreso de kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko
en 2007.
|