La 20-an de novembro Liu Jianchao, proparolanto de
la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, konigis, ke la 10-a Ĉina-Eŭropa
Kulmin-konferenco okazos la 28-an de novembro en Pekino.
Li diris, ke la Kulmin-konferenco okazos en grava periodo,
kiam iros la rilatoj inter la du flankoj. Ĉinio tenas altan priatenton
pri tiu ĉi konferenco kaj esperas, ke la du flankoj rigardos la
konferencon kiel la ŝancon por antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolviĝon
de la strategiaj partneraj rilatoj inter la du flankoj.
|