Intervjuate de la Centra Televizia Stacio de Ĉinio la
20-an de novembro, Yvo de Boer, plenuma sekretario de la sekretariejo
de la Kadra Konvencio pri Klimata Ŝanĝiĝo (KKKŜ) de UN, diris ,
ke Ĉinio alprenis efektivajn rimedojn por trakti la klimatan ŝanĝiĝon
de la tuta mondo kaj kontribuis por moderigi kaj akordigi la klimatan
ŝanĝiĝon.
Li diris, ke la politiko pri klimata ŝanĝiĝo publikigita
de Ĉinio antaŭ nelonge estas tre pozitiva kaj havas gravan signifon.
Ĉinio kaj la sekretariejo de KKKŜ de UN bone kunlaboris, kaj la
politiko de Ĉinio estas tre grava laŭ longtempa politiko pri klimata
ŝanĝiĝo de la tuta mondo.
|