Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio ludas pozitivan rolon en pacdefendo de UN

La 21-an de novembro Jean-Marie Guehenno, ĝenerala vicsekretario de UN pri pacdefendo, diris en Pekino, ke Ĉinio ludis pozitivan rolon por la sukceso de UN en la pacdefendo en diversaj lokoj de la mondo.

Jean-Marie Guehenno diris, ke en la pasintaj 5 jaroj la nombro de ĉinaj pacdefendantoj multe kreskis, kaj nun estas pli ol 1,800 ĉinaj pacdefendantoj en diversaj lokoj de la mondo. Ĉina partopreno estas tre grava por la sukceso de UN en tiu ĉi kampo. Li atendis, ke pli da ĉinoj partoprenu en la pacdefendado en la venontaj jaroj.