La 22-an de novembro inaŭguriĝis en Pekino la Ekspozicio de Popola
Kultura Heredaĵo de Tibeto, aranĝita de la Ĉina Tibetologia Centro
kaj la Ĉina Asocio por Konservo kaj Disvolvo de Tibeta Kulturo.
Tiu ĉi ekspozicio konsistas el popola kulturo kaj religia
arto, en 8 kategorioj inkluzive de pratempa civilizacio, vestoj,
mebloj, Thanka arto (pentrarto de Tibeto) kaj liturgiaj instrumentoj.
Inter la ekspoziciaĵoj estas ĉiutagaj necesaĵoj kun longa historio
kaj originalaj stiloj, kaj ankaŭ "Tibetlingva Ŝafleda Libro"
kun abundo da bildoj kaj postsigno de influo de taoisma kulturo.
La ekspozicio sisteme konigas la vivkutimon kaj tradician
kulturon de tibetanoj.
|