La 21-an de novembro Zhou Xiaochuan, estro de la Popola
Banko de Ĉinio, diris en Sud-Afriko, ke influate de la krizo de
la merkato de hipoteka kredito de sekundara loĝejo de Usono, la
rapideco de monda ekonomia kresko eble mildiĝos en la venonta jaro,
tamen tio ne havas grandan influon sur la ĉinan ekonomion.
Zhou Xiaochuan diris, ke la situacio en la venontaj
du monatoj estas ege ŝlosilaj, ĉar antaŭ la Kristnaska Tago estos
pinthoroj de konsumado de usonanoj; se importado de Usono serioze
reduktiĝos, estos ĝenata ne nur la ĉina ekonomio, sed ankaŭ la tutmonda.
Tamen doni juĝon nun estas malfacile.
|