 Invitite de ĉina prezidanto Hu Jintao, franca prezidento Nicolas
Sarkozy atingis Xianyang-flughavenon de Xi'an la 25-an de novembro
kaj komencis tri-tagan viziton al Ĉinio.
Tio estas lia unuafoja vizito al Ĉinio post lia prezidentiĝo
en majo kaj Ĉinio estas la unua azia lando, kiun li vizitas en la
nomo de franca ŝtatestro.
Sarkozy vizitos Xi'an, Pekinon kaj Ŝanhajon. Kun li
intervidiĝos respektive Hu Jintao, ĉina prezidanto, Wu Bangguo,
prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso
de Ĉinio, kaj Wen Jiabao, ĉina ĉefministro. La gvidantoj de la du
landoj diskutos pri duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj
aferoj atentataj de la du landoj. Krome Sarkozy faros prelegon en
Tsinghua-Universitato kaj vizitos olimpikajn stadionojn.
|