La 6-an de februaro, Xiang Junbo, vicdirektoro de la
Ĉina Popola Banko, diris, ke Ĉinio plue praktikos stabilan monpolitikon,
fortigos cirkulantan administradon kaj racie regos kreskadon de
monkredito.
Li diris, ke por tio Ĉinio plue regos plasadon de mez-
kaj long-tempa kredito, rigore regos krediton al la entreprenoj
kiuj multe konsumas fuelojn kaj serioze poluantaj la medion, kaj
al la malbone funkciantaj entreprenoj de industrio kun superflua
produktokapablo. Tamen li diris ankaŭ, ke Ĉinio plue plifortigos
financan subtenon al la kamparo kaj al mez- kaj malgrandaj entreprenoj.
|