Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La unua Olimpika Muzeo de Ĉinio fondita en Xiamen

La unua Olimpika Muzeo de Ĉinio fondiĝis en la urbo Xiamen en sudorienta Ĉinio. Dumviva honora prezidanto Juan Antonio Samaranch kaj prezidanto Jacques Rogge de la Internacia Olimpika Komitato faris respektive epigrafon por la muzeo.

La Olimpika Muzeo en Xiamen estas membro de la Unio de Olimpikaj Muzeoj de la Internacia Olimpika Komitato. En la du-etaĝa muzeo eksponiĝas pli ol 500 objektoj, kiaj torĉoj, talismanoj, moneroj kaj emblemoj de Olimpikoj.