Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio publikigis la unuan bildon de la luna surfaco senditan de satelito Chang'e-1

La 26-an de novembro la Ŝtata Spaciala Administracio de Ĉinio publikigis la unuan bildon de la luna surfaco senditan de la satelito Chang'e-1. Tio signifas plenan sukceson de la unuafoja lun-sondado de Ĉinio.

Satelito Chang'e-1, la unua lun-sondilo produktita de Ĉinio mem, estis lanĉita en la 24-a de oktobro. Post ok revizioj de orbito ĝi eniris en funkcian orbiton en la 7-a de novembro.