Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Necesas antaŭenpuŝi virinan edukadon en Ĉinio

La 25-an de novembro s-ino Gu Xiulian, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Tutlanda Virina Federacio de Ĉinio, emfazis, ke necesas antaŭenpuŝi la virinan edukadon por levi la ĝeneralan kvaliton de la virinoj en Ĉinio.

Ŝi diris, ke necesas persisti en la scienca koncepto pri disvolviĝo, pluapaŝe akceli justecon en edukado, plifortigi esploradon pri eduka teorio, kaj altigi konon pri graveco de virina edukado.