La 26-an de novembro, Ĉinio finkonstruis la unuajn
ekzemplajn ekspoziciejojn por la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME),
inkluzive de komuna kaj luebla ekspoziciejoj. Ili estos modeloj
por aliaj ekspoziciejoj de ŜME.
Dum ŜME la partoprenantaj landoj de ŜME povos ne nur
uzi tiujn ĉi du ekspoziciejojn, sed ankaŭ mem konstrui ekspoziciejon.
La komunaj ekspoziciejoj investitaj de Ĉinio estos senpage uzeblaj
de evoluantaj landoj, kaj la lueblaj ekspoziciejoj estos projektitaj
kaj konstruitaj de Ĉinio kaj dekoritaj de luantaj landoj de ŜME.
Por ŜME oni konstruos pli ol 100 ekspoziciejojn por
landoj kaj internaciaj organizoj, 3 temajn ekspoziciejojn kaj 16
ekspoziciejojn por entreprenoj. La konstruado de la ekspoziciejoj
por ŜME finiĝos en decembro de 2009.
|