 La 27-an de novembro okazis en Pekino la 5-a Konferenco
de Aziaj Parlamentaninoj kaj Ministrinoj kun la temo "Doni
edukan rajton al virinoj kaj knabinoj - ŝlosilo de socia kaj ekonomia
disvolvo". La konferencon ĉeestis pli ol 120 parlamentaninoj
kaj ministrinoj el pli ol 20 Azi-Pacifikaj landoj kaj delegitoj
de koncernaj internaciaj kaj regionaj organizoj.
Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola
Kongreso de Ĉinio Wu Bangguo sendis salutmesaĝon al la konferenco.
En la salutmesaĝo li esprimis konvinkiĝon, ke la konferenco liveros
novajn vidangulon kaj movoforton por koni kaj solvi la problemojn
de virinoj kaj loĝantara evoluiĝo, kaj pluapaŝe pliigos interkomprenon,
fidon kaj amikecon inter parlamentaninoj kaj ministrinoj de diversaj
Azi-Pacifikaj landoj.
|