Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina militŝipo vizitas Japanion

Antaŭtagmeze de la 28-a de novembro, misila destrojero Shenzhen de ĉina mararmeo atingis Tokion kaj komencis 4-tagan viziton en Japanio. Tio estas unuafoja amika vizito de militŝipo de ĉina mararmeo al Japanio.

Eiji Yoshikawa, stabestro de mara singarda armeo de Japanio, faris bonvenigan parolon. Li diris, ke militŝipo de ĉina mararmeo unuafoje vizitas Japanion, tio komencas novan periodon de interŝanĝo inter la du landoj en defenda kampo kaj plifortigos reciprokan kredon kaj amikan najbarecon inter Ĉinio kaj Japanio.