La 28-an de novembro okazis en Pekino la Kvara Kulmin-konferenco
de Industrio kaj Komerco de Ĉinio kaj EU, kune organizita de la
Ministerio de Komerco de Ĉinio, la Komitato de EU kaj Portugalio,
deĵoranta prezidanta lando de EU.
La ĉefa temo de la konferenco estas "Kune celebri
triumfon, daŭrigi disvolvadon". Aliaj temoj de la konferenco
inkluzivas "Komerco, reciproka utilo kaj komuna gajno de Ĉinio
kaj EU", "Kreiva teknologio kaj mediprotekto", "Financa
kunlaboro kaj daŭrigebla evoluado" kaj "Daŭrigebla disvolvado
de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj".
|