 La 29-an de novembro publikiĝis en Pekino "Komuna taksa raporto
de preventado kaj kuracado de aidoso en Ĉinio". Laŭ la raporto,
en la kuranta jaro troviĝis proksimume 50 mil novaj infektitoj de
aidoso en Ĉinio; kompare kun 70 mil en 2005, mildiĝas la leviĝo
de aidoso en Ĉinio.
La raporto estas plenumita de la Ministerio de Sano
de Ĉinio, Programo pri Aidoso de UN kaj la Monda Organizo de Sano.
La raporto montras, ke en Ĉinio estas proksimume 700 mil infektitoj
de aidoso, interalie, 85 mil aidosuloj.
La raporto notas preventadon kaj kuracadon de aidoso
de la ĉina registaro, kaj prezentas proponojn forigi diskriminacion
al la aidosuloj.
|