La 29-30-an de novembro okazis en Vieno, ĉefurbo de
Aŭstrio, la unua Ĉina Tibet-Disvolva Forumo kune organizita de la
Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Aŭstri-Ĉina
Ekonomi-Rilata Akcela Asocio. La forumo temas pri disvolvo de Tibeto.
Pli ol 100 personoj el politika, ekonomia, kultura,
eduka kaj higiena rondoj partoprenis en la inaŭguro. En sia salutmesaĝo,
la unua vicprezidanto de la aŭstria Nacia Parlamento Michael Spindelegger
diris: "La Ĉina Tibet-Disvolva Forumo fierigos la tibetanojn
vivantajn en Aŭstrio, kaj faros kontribuon por akceli la interkomprenon
kaj interfluon inter la du popoloj."
Dum la forumo partoprenantoj ĉefe diskutis pri tibetaj
disvolva modelo, kulturo, protektado de historiaj objektoj, medicino,
turismo, mediprotektado, konstruado de bazaj instalaĵoj kaj aliaj
problemoj. Aŭstria Klessheim Turisma Kolegio kaj urbo Güssing respektive
subskribis kun la Profesia Trejna Kolegio de Tibeto kaj la tibeta
urbeto Bayi interkonsenton, ke ili estu ĝemelaj lernejoj kaj urboj.
La forumo pasigis Vienan Komunikon.
|