Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unua bulteno kaj anonco pri peto de disertaĵoj por
18-a Monda Kongreso de Internacia Tradukista Federacio


Tradukado kaj kultura diverseco
4-7-an de aŭgusto, 2008 Ŝanhajo, Ĉinio

Kiel ponto inter malsamaj landoj, popoloj kaj kulturoj, tradukado ĉiam ludas neanstataŭigeblan rolon en la disvolvo de la homa civilizacio. Al la nuna situacio de tutmondiĝo kaj kultura diverseco nemalhaveblas tradukado.

La Monda Kongreso de Internacia Tradukista Federacio (ITF) estas kulmina manifestacio por la monda tradukista rondo. Kutime la kongreson ĉeestas 600-700 tradukistoj, interpretistoj, lingvistoj, terminologoj, edukistoj kaj famaj entreprenistoj pri tradukado el diversaj partoj de la mondo. Ili interŝanĝas sperton, starigas komunikan reton kaj serĉas komercan ŝancon.

Invitite de la Ĉina Tradukista Asocio, la kongreso unuafoje venos al Azio. Ĝi okazos en la Ŝanhaja Internacia Kongresa Centro, la kvin-stela hotelo apud la marka konstruaĵo de Ŝanhajo, la Televida Turo Orienta Perlo ĉe la bordo de la bela rivero Huangpu.

Venu kaj ĝuu la riĉajn profesiajn programerojn kaj perceptu ĉinan civilizacion en la moderna erao. Unu tagon post la kongreso, nome en la 8-a de aŭgusto, 2008, okazos la Pekinaj Olimpikoj!

Por detalaj informoj de la kongreso, bv. viziti la kongresan retejon www.fit2008.org (ĉina, angla aŭ franca), aŭ sendi retpoŝton al fit2008info@gmail.com.

Kongresaj temoj

1. Tradukado kaj kulturo

2. Literatura tradukado

3. Tradukado de ne ofte uzataj lingvoj

4. Tradukaj servo kaj teknologio

5. Edukado kaj trejnado de tradukado

6. Tradukado de profesiaj tekstoj

7. Sinsekva, simultana kaj komunuma interpretadoj

8. Terminologio kaj leksikologio

9. Tradukistaj asocioj kaj ilia administrado

10. Traduka studado

11. Tradukado kaj eldonado

12. Multmediata tradukado

Formoj de sesioj

Temaj diskutoj (ĉiu 90 minutojn): unu prezidanto kaj 3-4 prelegantoj parolantaj (ĉiu 15 minutojn) pri unu el la supre menciitaj temoj, tion sekvos diskutado.

Prelegoj: unu prezidanto, unu preleganto pri topiko (ĉiu 30 minutojn) kaj 4 parolantoj (ĉiu 15 minutojn), sen diskuto.

Montrado de disertaĵoj: resumoj de disertaĵoj prezentiĝos sur panelo. La disertaĵoj estos diskutataj en difinita tempo.

Se vi deziras organizi sesion malsaman ol la supre menciitaj formoj, bv. kontakti sekretariejon de la kongreso fit2008papers@gmail.com, aŭ sendi fakson al 86-10-68990247.

Postuloj de disertaĵoj

I. Ĉiuj kontribuoj devas inkluzivi la jenajn informojn

Nomo de la kontribuanto kaj societo, kompanio, instituto aŭ universitato, al kiu li apartenas

Adreso, telefon- kaj faks- numeroj kaj retadreso

Titolo kaj uzata lingvo (ĉina, angla aŭ franca)

Temo traktata de la disertaĵo

Resumo de la disertaĵo el maks. 300 vortoj (ĉina, angla aŭ franca)

II. Limdato

Resumo de la disertaĵo: 30-a de septembro, 2007

Notico pri akcepto aŭ rifuzo: 30-a de decembro, 2007

Plena teksto de la disertaĵo: 30-a de junio, 2008

Eldono pri kongresa disertaĵaro: decembro 2008

III. Adreso

Bv. sendi vian kontribuon prefere per retpoŝto al fit2008papers@gmail.com, aŭ sendi ĝin en softdisko de 3.5 aŭ CD-R kiel Word-dosiero kune kun du paperaj kopioj al:

Sekretariejo de la Monda Kongreso de ITF 2008 aŭ

Tradukista Asocio de Ĉinio

24 Baiwanzhuang-strato

Xicheng-distrikto, Pekino, CN-100037, Ĉinio

Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio havas bonan kunlaboron kun la Ĉina Tradukista Asocio kaj la sekretariejo de la Monda Kongreso de ITF 2008. Ili estas eĉ en la sama konstruaĵo!

Esperantisto-tradukistoj estas bonvenaj por la Kongreso de ITF!

Adreso de Ĉina Esperanto-Ligo kaj El Popola Ĉinio:

P.O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio

Retadreso: <elpc@china.com>