Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazis la unua ĉina forumo pri handikapula disvolvo

La 1-an de decembro okazis en Pekino la unua ĉina forumo pri handikapula disvolvo kun la ĉeftemo "Egaleco, partopreno kaj kunĝuo". 150 specialistoj faris varman diskuton pri socia garantio, enoficiĝo kaj resaniĝo de handikapuloj.

En Ĉinio troviĝas 80 milionoj da handikapuloj, je ĉ. 6% de la tutlanda loĝantaro. La ĉina registaro ĉiam alte atentas laboron por handikapuloj kaj ege zorgas pri la vivo de handikapuloj. De la lastaj jaroj, bezonoj de ĉinaj handikapuloj estas senĉese kontentigitaj. Cetere, senĉese pliboniĝas medio de la socia vivo por handikapuloj.