La 2-an de decembro, en celebrado de la 15-a datreveno
de la malfermo de la nova azi-eŭropa kontinentponto en la ĉina orienta
urbo Lianyungang, ĉina vicministro pri komerco Yi Xiaozhun diris,
ke Ĉinio aktive kunlaboros kun la Disvolva Programo de UN, landoj
ĉe nova azi-eŭropa kontinentponto kaj orientaziaj landoj kaj akcelos
formiĝon de kunlabora organizo de internaciaj urboj de nova azi-eŭropa
kontinentponto.
Yi Xiaozhun opiniis, ke pro la akcelo de la kunlabora
organizo de internaciaj urboj de la nova azi-eŭropa kontinentponto,
grandaj urboj ĉe la kontinentponto estos ne plu nur centroj de politiko,
ekonomio kaj kulturo, sed "fenestroj" rekte ligantaj internacian
kaj enlandan merkatojn.
|