 La 2-an de decembro, sciencisto pri la ĉina lunsonda programo kaj
akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj sinjoro Ouyang Ziyuan
diris en Ŝanhajo, ke ĉiuj donitaĵoj akiritaj de la lunsonda satelito
Chang'e-1 estos publikigitaj al sciencistoj kaj astronomiaj amatoroj
en Ĉinio.
Li konigis, ke la sciencaj aparatoj portataj de la satelito
jam estas funkciigataj kaj en la venonta unu jaro la satelito resendos
grandan kvanton da donitaĵoj.
|