 Matene
de la 7-a de decembro inaŭguriĝis la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto
en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio, kun pli
ol 300 kongresanoj el 26 provincoj kaj Hongkong de Ĉinio, kaj samideanoj
el Pollando, Hispanio kaj Finnlando. La inaŭguron ĉeestis Chen Haosu,
prezidanto de ĈEL kaj tiu de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun
Fremdaj Landoj, Guo Xiaoyong, vicprezidanto de ĈEL kaj konstanta
vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, Chen Mingde, vicurbestro
de Kantono kaj Li Hongjie, vicprezidanto de ĈEL kaj estro de la
redakcio de "El Popola Ĉinio".
En la inaŭguro Chen Haosu diris: "Esperanto celas
akcelon de interfluo, kunlaboro, paco kaj evoluo. Ni ĉiuj obeas
al ĝeneralaj cirkonstancoj de landa konstruado kaj monda paco, ni
kune klopodu por realigi konstruadon de la harmonia socio kaj konstruado
de longdaŭre paca kaj kune prospera harmonia mondo."
La
temo de la kongreso estas "Realigi sciencan koncepton de disvolviĝo
kaj apliki Esperanton por servi al konstruado de la harmonia socio".
|