Estimataj gesinjoroj, karaj samideanoj,
Okaze de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Kantono,
mi adresas, en la nomo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo, varman gratulon al
la kongresanoj kaj samideanoj el aliaj landoj. Mi kore dankas al
diversrondaj personoj, kiuj faras kontribuojn al evoluado de la
ĉina Esperanto-movado.
Kantono, urbo kun glora kaj revolucia tradicio, estas
avangarda fronto de la ĉina reformado kaj pordo-malfermo, tie aperis
multaj mirakloj en la ĉina ekonomia konstruado. Ĝi, kiel unu el
la ĉinaj urboj, kie plej frue prosperas Esperanto-Movado, multe
kontribuas por la ĉina Esperanto-movado. Nia kongreso estas subtenata
de la registaro de la provinco Guangdong kaj ankaŭ de la urbo Kantono.
Pro tio, mi esprimas al ili koran dankon.
Esperanto ĉiam ludas apartan rolon en diskonigo de
Ĉinio kaj kultura interfluo, faras pozitivan rolon en starigo de
bona figuro de Ĉinio internacie kaj en interŝanĝo kaj kunlaboro
kun aliaj landoj. Hodiaŭ la ekonomia tutmondiĝo profundiĝas kaj
la internacia kunlaboro leviĝas. La Ĉina Esperanto-Ligo, kiel neregistara
socio, ludas pli kaj pli grandan rolon kaj pluapaŝe pliigas la interkomprenon
kaj amikecon inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj.
Nun la tuta lando studas kaj praktikas la spiriton
de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Mi
esperas, ke ĉiuj Esperanto-organizoj kaj individuoj serioze lernos
kaj efektivigos la spiriton de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista
Partio de Ĉinio, kaj integros la ĉinan Esperanto-movadon en diskonigo
de Ĉinio kaj en granda historia procezo de la ĉina kulturo en la
mondo. Ni senĉese pliintensigu interfluon kaj kunlaboron kun diverslandaj
samideanoj, kaj kune klopodu por konstrui konstante pacan, kune
prosperan kaj harmonian mondon! Per Esperanto klopodu por nova venko
en ĉiuflanka konstruado de la bonhava socio de Ĉinio.
Plenan sukceson al la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto!
Cai Mingzhao
Vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio
kaj prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo
|