Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Parolo de Chen Haosu en la inaŭguro de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto

Saluton!

Bonvenon al la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto! Unue, en la nomo de ĉiuj membroj de la konsilantaro de la Ĉina Esperanto-Ligo, mi esprimas varman gratulon al ĉiuj kongresanoj kaj gastoj ĉeestantaj al ĉi-foja kongreso kaj elkoran dankon al koncernaj gvidantoj de la provinco Guangdong kaj tiuj de la urbo Kantono, kiuj subtenas la okazigon de la kongreso!

La jaro 2007 estas 120-jariĝo de Esperanto. De sia naskiĝo en 1887 ĝis nun, spertinte evoluan procedon de pli ol jarcento, Esperanto ludas gravan rolon en internaciaj kunlaborado kaj interfluado. Ĉiam persistante en la idealo de solidareco de la tuta homaro, ĝi starigas ponton de amikeco inter diverslandaj popoloj. Per sia tuta praktikado, Esperanto klopodas por la monda paco kaj alportas grandegan esperon al la progreso de la homaro. Esperanto celas akceladon de interfluo, kunlaboro, paco kaj evoluo. Mi mem entreprenas interpopolan amikecan aferon, kies celoj kongruas kun tiuj de Esperanto, t.e., amikeco, kunlaboro, paco kaj evoluo. Ni ĉiuj obeas al la ĝeneralaj cirkonstancoj de landa konstruado kaj monda paco, ni kune klopodu por realigi la konstruadon de la harmonia socio kaj konstruadon de longdaŭre paca, kaj kune prospera harmonia mondo!

Influate de mia patro, Marŝalo Chen Yi, mi havas grandegan entuziasmon al la disvolviĝo de Esperanto en nia lando. Antaŭ du jaroj, dank' al via plena konfido, mi estis elektita kiel prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj eksentis grandan honoron kaj grandan respondecon. Mi volonte kiel eble plej bone faros mian laboron kaj utilan kontribuon por antaŭenpuŝi la ĉinan E-movadon kaj la amikecan aferon de disverslandaj popoloj.

Hodiaŭ ni renkontiĝis en Kantono, fronto de reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio. Ni devas serioze studi kaj praktiki la spiriton de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kune serĉi la direkton de disvolviĝo por la ĉina Esperanto-movado kaj esplori, kiel Esperanto ludos sian pozitivan rolon en la procezo de konstruado de la harmoniaj socio kaj mondo.

En sia raporto, la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio faris gravan eksplikadon ne nur pri plifortigo de konstruado de sociaj organizoj, sed ankaŭ pri granda disvolvo kaj granda prosperigo de kulturo kaj persisto en paca disvolviĝa vojo. Ĉio ĉi montras orientiĝon por la laboroj de nia ligo. Kiel socia organizo, la Ĉina Esperanto-ligo devas plifortigi proprajn konstruadon kaj administradon por fari sian plej grandan eblon en konstruado de la harmonia socio; kiel kultura organizo, la Ĉina Esperanto-Ligo devas havi kreivecon kaj pligrandigi disvolvan vivforton por konstruado de la avangarda kulturo; kiel popola diplomatia organizo, la Ĉina Esperanto-Ligo devas intensigi amikajn interfluojn kun la Universala Esperanto-Asocio kaj kun la tutmondaj esperantistoj por fari sian kontribuon en realigado de la komuna bela idealo de la homaro. Ni kune klopodu por firme teni la direkton de antaŭenmarŝo de la ĉina Esperanto-movado, plenamplekse praktiki la sciencan koncepton pri disvolviĝo kaj antaŭenpuŝi Esperanton krei novajn pligrandajn atingojn en la 21-a jarcento!

Koran dankon!