Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Fermiĝis la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Kantono

Posttagmeze de la 8-a de decembro okazis en la Kantona Hotelo la ferma ceremonio de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto. La reprezentantoj de la 4 grupoj difinitaj laŭregione kaj 4 fakaj grupoj de fervojistoj, Esperanto-edukado, komercado kaj junularo raportis al la kongresanoj sian diskuton pri la raporto de la Ĉina Esperanto-Ligo. Ili opiniis, ke la ĉinaj esperantistoj devas fari sian eblon por kontribui al la konstruado de la harmonia socio de Ĉinio kaj ankaŭ harmonio de la ĉina Esperanto-movado, kaj donis pozitivajn proponojn pri la venontaj agadoj de diverslokaj Esperanto-organizoj en la nova situacio.

Li Hongjie, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj direktoro de la redakcio de “El Popola Ĉinio”, alte taksis la 7-an Ĉinan Kongreson de Esperanto, kore dankis LKK pro ĝia diligenta kaj efika laboro por sukcesigi la kongreson kaj individuajn esperantistojn pro iliaj kontribuoj al la ĉina Esperanto-movado. Krome, li traktis la temon pri konstruado de la harmonia socio, kaj prezentis siajn opiniojn pri disvolvo de Esperanto-movado en Ĉinio.

La kongreso solene fermiĝis en la kantado de “La Espero” kaj aplaŭdado de la kongresanoj.

(Li Jianhua)