La 10-an de decembro fermiĝis en Pekino la Interŝanĝa
Jaro de Ĉinio kaj Respubliko de Koreio. En ĝi faris paroladon ĉina
ĉefministro Wen Jiabao kaj korea ĉefministro Han Duck-soo.
Wen Jiabao diris en la fermo, ke Ĉinio kaj la Respubliko
de Koreio situas en orienta Azio. Ili estas najbaroj kaj interŝanĝas
kulturojn jam de longa tempo. Ĉi jaro estas la 15-a datreveno de
la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Respubliko
de Koreio, kaj la interŝanĝa jaro aranĝita de la registaroj de la
du landoj kun granda skalo kaj riĉa enhavo vekis pozitivan reagon
en diversaj rondoj de la du landoj, profundigis reciprokan konon
kaj reciprok-utilan kunlaboron inter la du landoj, kaj antaŭenpuŝas
stabilan kaj sanan disvolviĝon de la du landoj.
Han Duck-soo diris, ke la Respubliko de Koreio kaj
Ĉinio estas amikaj najbaroj. Depost la starigo de la diplomatiaj
rilatoj inter la du landoj, rapide disvolviĝas politiko, ekonomio,
socio, kulturo kaj aliaj kampoj de la du landoj. La sukcesa okazigo
de la interŝanĝa jaro akcelas amikecon inter la du popoloj kaj faras
solidan bazon por puŝi la disvolvadon de la dulandaj rilatoj. La
Respubliko de Koreio deziras kune kun Ĉinio profundigi disvolvadon
de la ĉiuflankaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter la du landoj
kaj krei pacan, stabilan kaj belan estontecon de la nordorient-azia
regiono.
|