La 11-an de decembro ĉina vicĉefministro Wu Yi diris
en la 18-a Ĉina-Usona Alianca Komisiono pri Komerco en Pekino, ke
Ĉinio volas pliintensigi kunlaboron kun Usono kaj bone trakti komercajn
problemojn inter la du landoj.
Ŝi diris ankaŭ, ke de la kuranta jaro la komerco inter
la du landoj daŭre kreskas stabile kaj kunlaboro plie disvastiĝas.
Ĉinio espereble fariĝos la 3-a plej granda eksporta merkato por
Usono. Cetere Ĉinio kaj Usono plie kreskigas investon inter si.
Tamen ankaŭ troviĝas neharmoniaj elementoj en la komercado inter
la du landoj, ekzemple abrupte multiĝas proponoj de la Usona Parlamento
koncernaj al la ĉina ekonomi-komerco; pli kaj pli evidentiĝas politikigo
de la ekonomi-komerca problemo inter Ĉinio kaj Usono; amaskomunikiloj
troigas la problemon de kvalito-sekureco de ĉinaj produktaĵoj. Tio
serioze damaĝas la renomon de ĉinaj eksportataj produktaĵoj kaj
figuron de Ĉinio.
Wu Yi esprimis, ke Ĉinio volas pliintensigi kunlaboron
kun Usono, plene disvolvi la rolon de la komisiono kaj taŭge trakti
komercajn disputojn inter la du landoj.
|