La 12-an de decembro inaŭguriĝis en Pekino la Tria
Strategia Dialogo pri Ekonomio inter Ĉinio kaj Usono. La inaŭguron
kune prezidis ĉina vicĉefministro Wu Yi kaj usona ministro pri financo
Henry Paulson, respektive kiel speciala delegito de sia ŝtatestro.
La temo de la dialogo estas "kapti ŝancon de la
ekonomia tutmondiĝo kaj alfronti ĝian defion". La du flankoj
diskutos pri politikoj kaj rimedoj por alfronti la defion, fortigo
de komerca honesteco kaj fidindeco, plifortigo de kunlaboro en produkta
kvalito, manĝaĵa sekureco, akcelo de ekvilibra disvolviĝo de ekonomio,
intensigo de kunlaboro en la kampoj de resurso kaj medio, plibonigo
de investa medio.
La strategia dialogo pri ekonomio inter Ĉinio kaj Usono
kune iniciatita de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento
Bush estas la plej alta dialogo en ekonomia kampo inter Ĉinio kaj
Usono. La antaŭaj du dialogoj okazis respektive en Pekino kaj Vaŝingtono
en decembro 2006 kaj majo 2007.
|