Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Sunenergia industrio de Ĉinio en granda disvolvo

Ĉinio estas la plej granda lando en la produktado kaj uzado de sunenergiaj akvovarmigiloj kaj la grava produktanto de sunenergiaj lum-elektraj piloj.

La 11-an de decembro la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado informis, ke ĉe la fino de 2006 la jare produktitaj sunenergiaj akvovarmigiloj jam atingis 15 milionojn da kvadrataj metroj kaj la varmkolekta areo de la uzataj sunenergiaj akvovarmigiloj -- 100 milionojn da kvadrataj metroj.