Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio faras esploron pri profunda spaco tute por la celo de paco

La 12-an de decembro okazis en Pekino kunveno por celebri la sukceson de la unua lunsonda projekto de Ĉinio. Dum sia parolado, ĉina prezidanto Hu Jintao diris, ke Ĉinio faras esploron pri profunda spaco tute por la celo de paco.

Hu Jintao diris, ke pace ekspluati kaj utiligi profundan spacon estas komuna afero de la homaro, tio konformas al la komunaj interesoj de la homaro. La ĉina popolo volas kune kun diverslandaj popoloj persisti en la ĝusta direkto al pacaj ekspluatado kaj utiligo de la ekstera spaco, aktive partopreni en internacia spaciala kunlaboro, daŭre klopodi por akiri novan atingon en esplorado pri profunda spaco, kaj fari kontribuon por progresigi sciencon kaj teknologion, defendi la pacon kaj antaŭenpuŝi disvolvon de la homaro.