Je la 10-a horo de la 13-a de decembro eksonis akra
alarmo en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio.
Diversrondaj popolanoj okazigis grandskalan pacan mitingon por funebri
al 300 mil samlandanoj mortigitaj antaŭ 70 jaroj.
La 13-an de decembro 1937, japana trupo okupis Nankinon.
En la sekvaj ses semajnoj, 300 mil tieaj senkulpaj urbanoj kaj soldatoj
demetintaj armilojn estis kruele masakritaj de la japana armeo.
La mitingo publikigis la "Nankinan Pacan Deklaracion",
kiu apelacias al la popoloj de la kvin kontinentoj: Firme oponu
kontraŭ ia ajn malica ago celanta distordi la historion kaj konfuzi
pravon kaj malpravon; firme oponu kontraŭ milita perforto, terorismo
kaj nejusta ago en iu ajn formo minacanta la vivon kaj posedaĵon
de civitanoj.
En la funebrado partoprenis pli ol 8 mil homoj, inkluzive
de pli ol 600 alilandanoj, interalie, pli ol 400 japanoj.
|